Universitato de Tartu
Universitato de Tartu Tartu Ülikool historie Academia Gustaviana kaj Kaiserliche Universität zu Dorpat | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika universitato • universitato • eldonejo de malfermita aliro | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1632 | ||||
fondinto(j) | Gustavo la 2-a Adolfo vd | ||||
speco | ŝtata | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 58° 22′ 52″ N, 26° 43′ 13″ O (mapo)58.38111111111126.720277777778Koordinatoj: 58° 22′ 52″ N, 26° 43′ 13″ O (mapo) | ||||
lando | Estonio | ||||
urbo | Tartu , Estonio | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | |||||
nombro de kunlaborantoj | |||||
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Atomium Culture • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Koimbra Grupo • Utrecht Reto • Guild of European Research-Intensive Universities • DataCite vd | |||||
filioj | |||||
• University of Tartu Museum • University of Tartu Art Museum • University of Tartu Pärnu College • Narva College of the University of Tartu vd | |||||
| |||||
| |||||
jura formo | juridical person in public law vd | ||||
| |||||
Universitato de Tartu (aŭ mallonge UT, estone nun Tartu Ülikool, historie komence latine Academia Gustaviana, de 1802 ĝis 1893 germane Kaiserliche Universität zu Dorpat respektive ruse Императорский университет Дерпта, Imperatorskij universitet Derpta) estas la plej granda kaj plej malnova universitato en Estonio. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
Ĝi estis fondita de reĝo Gustavo la 2-a Adolfo de Svedio en 1632. Universitataj lingvoj komence ĝis la jaro 1893 estis la latina kaj germana (vidu la artikolon pri la germanaj baltoj), de tiam pro rusiga politiko de la Cara Imperio precipe la rusa kun iom da germana, ekde 1918 la estona, kun flankaj signifoj ankaŭ de la rusa kaj ekde la jaro 1991 la angla [1].
Post la restarigo de la estona ŝtato en 1991, la universitato, kiel la plej malnova, plej granda kaj plej antaŭa universitato de Estonio, evoluis en internacian medion, kun pli da studeblecoj en la angla kaj kun ĉirkaŭ 4% internaciaj studentoj inter la doktoraj studentoj. En 2007, la universitato havis totalon de iom malpli ol 18,000 studentoj.